Kukinsula dolaro | |
---|---|
valuto • dolaro | |
Ŝtato: | Kukinsuloj |
Subdivido: | 100 cendoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | |
Mallongigo: | $ |
Ŝanĝokurzo | 1 novzelanda dolaro = 1 kukinsula dolaro
(fikse) |
La kukinsula dolaro - angle Cook Islands dollar - estas la nacia valuto de la Kukinsuloj. Unu dolaro estas dividita je cent cendoj (angle cent respektive plurale cents), kvankam iuj 50-cendaj moneroj ankaŭ havas la skribaĵon "50 tene". La valuto konsideratas variaĵo de la novzelanda dolaro kaj tial ne havas apartan internacian valutan kodon laŭ la normo ISO 4217.